Friday, February 13, 2009

Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj


La Konsilio de Sekureco (aŭ, pli ĝuste: Konsilantaro pri Sekureco) estas la plej potenca organo de la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1946. En ĝi troviĝas kvin konstantaj membroj (permanent members) kaj dek nekonstantaj membroj (elected members) aŭ ŝtatoj. La kvin konstantaj membroj havas dum akcepto de rezolucioj (resolutions) plilarĝigitan vetorajton, kaj estas tial ankaŭ nomitaj vetopotencoj.

La kvin konstantaj membroj:

Britio
Ĉinio (Popola Respubliko Ĉinio ekde 1971, komence Respubliko Ĉinio, t.e. Tajvano)
Francio
Rusio (ekde 1991, originale Sovetunio)
Usono
La celo de la Konsilio de Sekureco estas vivteni la pacon kaj la sekurecon internaciaj.
---------------------------------------------
Elekto de la nekonstantaj membroj
La 10 nekonstantaj membroj estas elektita je plimulto de du trionoj de la Ĝenerala Asembleo, por du jaroj ne-renovigeblaj. La disdivido de la dek seĝoj devas esti geografie egaleca. Tiel oni ĝenerale havas:

3 seĝoj por Afriko
2 seĝoj por Azio
2 seĝoj por Latin-Ameriko
1 seĝo por Orient-Eŭropo
2 seĝoj por Okcident-Eŭropo (foje kun Kanado)
2005

Argentino
Danio
Grekio
Japanio
Tanzanio
2006

Ganao
Kataro
Respubliko Kongo
Peruo
Slovakio
Ĉiujare estas elektitaj kvin membroj por la du venontaj jaroj, tiel elektiĝis en januaro 2007 kaj en januaro 2008 la nunaj membroj: 2007

Belgio
Indonezio
Italio
Panamo
Sudafriko
2008

Burkino
Kostariko
Kroatio
Libio
Vjetnamio
2009

Aŭstrio
Japanio
Meksiko
Turkio
Ugando