Thursday, February 26, 2009

Eŭropa Centra Banko

El Vikipedio
Nuna versio (nereviziita)Saltu al: navigado, serĉo

Konstruaĵo de ECB en Frankfurto ĉe MajnoLa Eŭropa Centra Banko (ECB) estas la eldona banko de la eŭro, la komuna mono de 15 membroj de EU. Ĝi situas en Frankfurto ĉe Majno, Germanio.

Ĝia ĉefa celo estas la regulado de la inflacio ene de Eŭrozono.


Unua direktoro de ECB estis Wim Duisenberg. Francio konsentis lian nomumon nur je la kondiĉo, ke post duono de lia ofic-periodo li cedu sian oficon al Jean-Claude Trichet.

La eŭro-biletoj portas la subskribon de la aktuala direktoro kaj la mallongigojn de ECB en la lingvoj de la eŭro-landoj:

BCE: Banque Centrale Européenne, Banco Central Europeo, Banca Centrale Europea, Banco Central Europeu (franca lingvo, hispana lingvo, itala lingvo, portugala lingvo)
ECB: European Central Bank, Europese Centrale Bank (angla lingvo por Irlando, nederlanda lingvo)
EZB: Europäische Zentralbank (germana lingvo)
ΕΚΤ: Ευρωπαικη Κεντρικη Τραπεζα (helena lingvo)
EKP: Euroopan Keskuspankki (finna lingvo)
Male al aliaj eŭropaj instancoj, kiuj almenaŭ formale aplikas du- aŭ plurlingvecon, la Eŭropa Centra Banko aplikas nur la anglan lingvon. Ĝia sidejo nomiĝas Eurotower, la tiea restoracio Living XXL.

De ECB necesas distingi la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj, en kiu partoprenas la centraj bankoj de ĉiuj EU-landoj, eĉ se ili ne enkondukis la eŭron.


[redakti] Sidejo
La nuna sidejo de ECB estas la "Eurotower" (Eŭroturo), konstuaĵo kiu starigas en Frankfurto ĉe Majno. La ECB transloĝos la nuna sidejo antaŭ 2010 al novan konstruaĵon dizajnita de Coop Himmelb(l)au kaj forestiĝos de nuna ECB.

Nuna adreso:
Kaiserstraße 29,
D-60311 Frankforto ĉe Majno,
Germanio